WWW.ESZPERANTÓ.HU

Artikolo en Eventoj n-ro 103

"Ci" estas senvalora balasto

En n-ro 398 (oktobro 1995) de "La Verda Proleto" troviĝas sur p. 7 jena konsilo de Annika Szrajbman pri uzo de la pronomo "ci".

"La ĝentila alparolo 'estimata' estas uzata por komenci leteron, ĝis kiam la korespondantoj ekkonas unu la alian pli bone. Tiam ili povas uzi la pli familiaran 'ci' anstataŭ 'vi' inter si."

Tiu ĉi konsilo estas misgvida kaj senutila. Jen la faktoj pri la pronomo "ci" en Esperanto.

La opinio de d-ro Zamenhof

Origine "ci" ne estis pronomo en Esperanto en 1887, kiam estis publikigita la "Unua Libro". Poste, kelkaj esperantistoj insistis, ke Esperanto bezonas apartan singularan pronomon, do Zamenhof malvolonte aldonis ĝin. En 1888 en la Dua Libro li skribis, ke ĝi preskaŭ neniam estas uzata, kaj en "Lingva Respondo" publikigita en 1908 li rekomendis al esperantistoj, ke ili diru al ĉiu, ĉiuj kaj ĉio nur "vi" por forigi embarasojn rezultantajn el necerteco pri la maniero turni sin al diversaj homoj.

Ankaŭ Kalocsay rifuzis "ci"

Kvaronjarcenton poste Kolomano Kalocsay klarigis, ke "ci" misfunkcias en Esperanto, ĉar ĝi estas nekutima, fremda elemento en la lingvo. Estante tute teoria, ĝi ne vivas, kaj asociacioj ne ligiĝas al ĝi. Li reliefigis, ke Zamenhof efektive mortigis tiun pronomon tuj post ĝia nasko, kaj ĝi neniam reviviĝos laŭ la opinio de Kalocsay.

Waringhien kondamnas uzon de "ci" ankaŭ en tradukaĵoj

Duonjarcenton poste ankoraŭ unu elstara literaturisto, Gaston Waringhien kritikis la uzon de "ci" en tradukaĵoj. Lia vidpunkto estas, ke "ci" havas neniun lokon en Esperanta tradukaĵo, ĉar la nunacoj en la detraduka lingvo ne estos kompreneblaj por legantoj, kies gepatra lingvo ne havas respondan pronomon.

Grava principo de bona nuntempa traduklaboro postulas uzon en altraduka lingvo nur de tiaj vortoj kaj esprimoj, kiuj vere karakterizas la vivantan lingvon de parolantoj kaj verkantoj.

Manko de internaciaj normoj por uzo de "ci"

Dum pli ol cent jaroj neniu gramatikisto sukcesis formuli objektivajn regulojn por la internacia uzo de "ci". Komparo de klarigoj pri "ci" en diversaj lernolibroj rivelas kontraŭdirojn kaj kaoson. Tiuj esperantistoj, kiuj volas uzi "ci", devas sekvi la lingvajn kutimojn de sia propra etna lingvo; sekve, la rezulto estas neunuforma lingvouzo en Esperantujo.

Uzo de "ci" subfosas la demokratan karakteron de Esperanto

Tre forta obĵeto kontraŭ la ekzisto de aparta familiara pronomo "ci" kontraste kun la ĝentila "vi" temas pri ĝia nedemokrata karaktero. Por ke la internacia lingvo Esperanto estu plene demokrata esprimrimedo, estas necese forigi ĉiujn lingvoelementojn, kiuj sugestas aŭ emfazas diferencojn de socia statuso kaj apartigas homojn ene de sociaj grupoj kaj eĉ de la sama familio. La simpla pronomo: "vi" estas bonega solvo, kiu servas egale por alparoli princojn kaj pariojn, patrinojn kaj prostituitinojn, papagojn kaj pavianojn.

Alparolo al bestoj per "ci"

De tempo al tempo kelkaj esperantistoj plendas, ke ne konvenas alparoli beston per la formala, ĝentila pronomo "vi", do ili insistas ci-diri al hundoj, katoj kaj eble ankaŭ al ratoj. Tiu vidpunkto estas sensenca, ĉar neniu animalo en la tuta mondo komprenas la diferencon inter "ci" kaj "vi". Pruvo de tio estas, ke hundoj kaj katoj ne reciprokas per ci- bojado kaj ci-miaŭado.

"Ci" en insultaj kuntekstoj

Ankoraŭ unu nuanco, kiun oni volas doni al "ci" estas pejorativa pronomo por insulti homojn. Jen du ekzemploj ĉerpitaj el noveloj de la ĉeha aŭtoro Karel Ĉapek.

  • Enrampu al mi ien, ci imbecilo!
  • Ci grandnaza furio ... ci vipero ... ci sorĉistino.
Franclanda hungardevena esperantisto aldonas jenan sukplenan ci-insultaĵon: "Nomu la putinon, kiu cin fekis".

Klarigo pri tiu ĉi malestimiga uzo de "ci" troviĝas ankaŭ en gramatiklibro verkita de Miroslav Malovec. Li instruas, ke "ci" estas uzebla por ofendi aliajn homojn, ekzemple per la elkrio "ci kanajlo!" Nu, mi opinias, ke pli potenca insulto ol "ci kanajlo!" estas "fi-kanajlo!".

Konkludo
Dum la kvindek jaroj, kiujn mi pasigis en Esperantujo, mi neniam aŭdis la uzon de "ci" en la parola lingvo, eĉ en konversacioj inter esperantistoj, kiuj uzas respondan pronomon en sia gepatra lingvo. En Esperanto "ci" estas nur senvalora balasto.

Bernard Golden

el Eventoj-103


www.eszperanto.hu www.eventoj.hu Scienc-Teknika E-Biblioteko, STEB