La stato de Esperanto en Hungario – kompakta resumo

>> La 9 feb 2011 11:23, bresler lucien skribis :
>> Bonjour, ĉu iu povus doni novaĵojn pri instruado de Esperanto en Hungario ?
>> Laŭ mia scio, estas la nura ŝtato en EU, kie Esperanto estas instruata lerneje kaj do ĉe la abiturio.
>> Amike Lucien

Instruado de Esperanto en lernejoj

En Hungario oni rajtas instrui Esperanton en ĉiuj niveloj de la lerneja sistemo, ankaŭ oficiale en laŭhorara formo, kaj ankaŭ en libertempaj (fakrondaj) formoj. Malgraŭ la jura eblo tiu lerneja instruado estas farata nur en kelkaj lernejoj (1 bazlernejo kaj 3 mezlernejoj).

Komlóstetői Általános Iskola, HU-3533 Miskolc, Olvasztár u. 1. bazlernejo S-ino Fedor Ilona, ilonaf@freemail.hu
Berzsenyi Dániel Gimnázium, HU-1133 Budapest, Kárpát u. 49. mezlernejo S-ino Kovács Márta, kovacs.marta@eszperanto.hu
Corvin Mátyás Gimnázium, HU-1165 Budapest, Mátyás kir. tér 4. mezlernejo S-ro Tóth Zoltán, lozomo@freemail.hu
Semmelweis Ignác Szakképző Iskola, HU-1194 Budapest, Csengő u. 1.mezlernejo S-ino Tötösné Gados Zsuzsa, tzsuzsa@freemail.hu

Esperanto-eksperto pri lernejaj aferoj: s-ino Kovács Márta, kovacs.marta@eszperanto.hu


Abiturienta ekzameno pri Esperanto

Oni rajtas elekti ankaŭ Esperanton, kiel abiturientan ekzamenon. Post malgranda kromprocezo ankaŭ tiuj lernantoj rajtas elekti ĝin, kiuj ne studis la lingvon en sia mezlernejo. (Flanka interesa fenomeno: ankaŭ plenkreskuloj havas la rajton fari abiturientan ekzamenon pri Esperanto - sed devas iom krompagi :-)

En la retpaĝo http://www.eszperanto.hu/erettsegi.htm#korabbivizsgaktetelei estas troveblaj por libera elŝuto ĉiuj ekzamenaj materialoj de la antaŭaj jaroj. Krom la titolpaĝo ili estas plene E-lingvaj. (Klarigoj: "írásbeli" = skriba ekzameno / "hallás utáni ..." = parola ekzameno)


Krompoentoj por akceptiĝi en la universitato

Por eniri/akceptiĝi al universitatoj, student-kandidatoj devas superi iun limon de kolektitaj lernejaj poentoj. Ankaŭ por sukcesa lingvo-ekzameno aŭ abiturienta ekzameno pri Esperanto oni ricevas kromajn, plusajn poentojn.

Laŭ freŝa legxo, ŝtata ekzameno pri iu lingvo ekde 2020 estos nepra kondiĉo por esti akceptita al universitato.


Deviga lingvoekzameno por ricevi la diplomon en universitatoj

Por ricevi sian diplomon, studentoj de ĉiuj universitatoj kaj altlernejoj devas havi sukcesan ekzamenon ankaŭ pri iu lingvo. En multaj altlernejoj kaj universitatoj oni akceptas ankaŭ Esperanton (Hungara Akademio pri Sciencoj faris deklaron pri ĝia karaktero de "viva lingvo"), kaj ekde la jaro 2000 okazis ĉiujare ĉ. 5.000 tiaj ekzamenoj. (Tio signifas jare nur ĉ. 2 mil personojn, ĉar multaj devas plurfoje ripeti.) Tiuj homoj lernas la lingvon nur pro la ekzameno, sed ne iĝas esperantistoj.

Kondiĉoj kaj strukturo de la ekzameno pri Esperanto estas preskribitaj kaj akceptitaj (akredititaj) de la ŝtato, kaj tiuj lingvoekzamenoj estas farataj en la ekzamen-centro "ITK" (Kleriga Centro pri Fremdaj Lingvoj). Laŭ la kontrakto inter UEA kaj la ekzamena centro ITK estas farata ĝuste tiu sama ekzameno internaci-skale sub la nomo de "novaj ekzamenoj de UEA".

Esperanton ĝis nun elektis ĉefe – pli ol 95 % – tiuj homoj, kiuj studas en vesperaj aŭ korespondaj kursoj...

Postuloj pri faka kaj scienca utiligeblo

Lastatempe pro ŝanĝoj de la instruaj leĝoj – lige al la Bolonja modelo de edukado – por la mastera grado en universitatoj oni starigas pli severajn lingvajn kondicxojn (ekzemple pluraj universitatoj akceptas nur tiujn lingvojn, en kiuj ekzistas uzebla scienca kaj faka literaturo...) - sekve de kio la kvanto de Esperanto-lernantoj ne povas tro kreski, ecx malkreskadas....

Por pruvi la utiligeblon de Esperanto ankaux en sciencaj kampoj, en la budapesxta Esperanto-Centro "Eventoj" ni kompilis apartan retpagxon pri Esperantlingvaj sciencaj eldonajxoj de diversaj sciencaj brancxoj. Ne tre perfekta, sed almenaux aludebla kaj prezentebla...

Pro tiuj ĉi supraj kaj kelkaj aliaj kaŭzoj ŝajne la lerno-ondo de Esperanto en Hungario ne plu kreskas, ecx reduktiĝas. Dum la lastaj 1-2 jaroj signife malaltiĝis (duoniĝis, trioniĝis) la kvanto de novaj lernantoj. En la ekzameneja statistiko tiu malkresko videblos nur kun kelkjara prokrasto, ĉar ekzistas signifa kvanto de homoj, kiuj jam estas lernintaj la lingvon, sed ĝis nun ne kapablis fari sukcesan ekzamenon.

Teme ligita artikolo: Malgranda "fina venko" en Hungario


Elformado de diplomitaj Esperanto-instruistoj

Inter 1966 kaj 2008 ekzistis ankaŭ aparta Esperanto-Fako en la budapeŝta universitato ELTE, kie oni povis ricevi titolon de diplomita Esperanto-instruisto. Pro personaj kaj aliaj kaŭzoj la Esperanto-Fako ne plu ekzistas kaj ne plu funkcias.


Elformado de profesiaj Esperanto-kulturmanaĝeroj

En la andragogia fakultato de la universitato de la urbo Szeged inter 2008-2013 okazis edukado de "Esperanto-kulturmanaĝeroj". Ĝi donis bakalaŭran gradon, kaj elformis profesiajn organizantojn de renkontiĝoj kun Esperanta lingvokono. En la jaro 2011 finis la studadon la unua grupo de tiu fako, granda parto de ili daŭrigis la studadon en la mastera grado. – Kontaktadreso: dr. Újvári Edit, ued@jgypk.u-szeged.hu


Kromsalajro pri Esperanto-lingvoscio en la laborejoj

Laborejoj povas pagi kromsalajron laŭ la lingvoscio de la dungito. Ŝtataj instancoj (ministerioj, institucioj) en pluraj lokoj jes, pagas tiun kromsalajron ankaŭ laŭ la Esperanto-ekzameno, ĉe privataj entreprenoj oni faras tion, nur se ĝi vere estas uzata en la koncerna laborposteno.


Se ekzistas demandoj pri iuj temoj, volonte mi staras je dispono.

Kun salutoj,

Szilvási László
szilvasi@eszperanto.hu


Real Time Web Analytics

Clicky