WWW.ESZPERANTÓ.HU

magyar változat

Szilvási László

 Szilvási László

  • Lingvo-Studio, direktoro, posedanto
  • dipl. merkatikisto-ekonomikisto, dipl. inĝeniero pri radio-navigado de aviadiloj,
  • ĵurnalisto, entreprenisto
  • Kultura Esperanto-Asocio, prezidanto
  • Fondaĵo "Eszperantó", prezidanto

Kontaktebloj
1193 Budapest, Leiningen u. 4, Hungario
Telefon/fax: +36-1- 282-88.85
E-mail: szilvasi@eszperanto.hu
Telegram: https://t.me/Szilvasi
Internet: http://www.eszperanto.hu/szilvasi/

Klereco
Kieva Instituto pri Civila Aviado, fakultato pri radionavigado 1976-82, Kiev
Universitato pri Internacia Komercado, fako merkatiko, 1987-89, Budapest
Universitato pri Peza Industrio, 1975-76, en urbo Miskolc, 1 studjaro

Viv-resumo
1982-84 inĝeniero en aviada uzino 'Pestvidéki Gépgyár'
1984-86 samloke aferzorganto pri internaciaj rilatoj
1983-90 sekretario poste prez. de Junulara Fako de Hungara Esperanto-Asocio
en februaro 1984. kun s-ino Virág Zsuzsanna fondas la firmaeton, eldonejon Lingvo-Studio, L.S.
1986-92 direktoro de Lingvo-Studio
en 1990 iniciatinto kaj fonda membro de la organizaĵo Hungara Esperanto-Junularo
ekde 1990 fonda membro kaj prezidanto de Esperanto-Asocio ĉe Eventoj
1991-2001 prezidanto de la kuratorio de Fondaĵo Esperanto en Hungario
1992-2002 fondinto kaj ĉefredaktoro de Esperant-lingva gazeto Eventoj
ekde 1993 membro de la Ekzamenista Teamo ĉe internaciaj ekzamenoj de UEA
en 1995 fondas kaj ekfunkciigas la Budapeŝtan Esperanto-Domon
ekde 1996 kompilanto kaj redaktoro de la retejoj www.eszperanto.hu kaj de www.eventoj.hu
en 1997 li fondas kaj ekfunkciigas la retpoŝtan novaĵservon 'Ret-Info'
en 1998 li fondas kaj poste funkciigas la Sciencan kaj Teknikan Esperanto-Bibliotekon (S.T.E.B.) por kolekti kaj deponi la E-lingvan sciencan kaj teknikan literaturon.
ekde 2000 li gvidas ankaŭ la lingvo-instruan agadon ĉe Esperanto-Asocio ĉe Eventoj.
ekde 2001 afergvida gvidanto de Fondaĵo Esperanto en Hungario
en 2003 kun 768 poŝtkartoj li fondas kaj malfermas la virtualan ekzpozicion de Esperantaj bildkartoj
en 2003 ellaboras kaj ekfunkciigas la interretan vortaron kaj tradukhelpan programon
en 2004 ekfunkcias la fina versio de la interaktiva interreta Esperanto-kurso, verkita de li.
en 2005 estas eldonata la Esperanto-lernolibro "Kun sukceso ĝis la Esperanta ekzameno..." verkita de li
en 2006 eldoniĝas sonmaterialo-KD kaj laborkajero al la lernolibro "Kun sukceso ĝis la E-ekzameno..."
en 2007 ekfunkciigas la Budapeŝtan Esperanto-Centron kaj -Lingvolernejon ĉe  n-ro 95 de strato Üllői, kiu estas unika en Esperantujo eĉ en internacia mezuro.
en 2011/12-ben startigas la fejsbukajn paĝojn: portalo eszperanto.hu // Esperanto-Lernejo L.S. // Novaĵservo Ret-Info
en 2012 prelego en KAEST: Rekordoj kaj metodoj ĉe la Esperanto-lernejo Lingvo-Studio
en 2014 - jubilea albumo pri 30-jara ekzisto de Lingvo-Studio en Facebook
en 2014 okaze de la 30-jariĝo de Lingvo-Studio intervjuoj en revuoj Esperanto de UEA - (orig), Kontakto de TEJO, kaj L'Esperanto (itala)

en 2018-ban - Eksperto pri lingvoekzamenado - ĉe Ministerio pri Instruado en Hungario
en 2020-ban - Esperantaj memorlokoj en Hungario - eldono de "ZEO-HU diplomo"

Ĉefaj verkoj:
Radioteknika Artikolaro, Scienca Eldoncentro de UEA, 1984
gazeto Eventoj, ĉefredaktoro-eldonanto, 244 aperintaj numeroj, ISSN 01215-959 X
Esperanta-hungara-esperanta vortaro, (1998), ISBN 963 0361914
Resuma gramatiko de Esperanto (1999), ISBN: 963 03 9150 3
Interreta esperanta-hungara-esperanta vortaro kaj tradukhelpa programo (2003), http://www.eszperanto-szotar.hu
Kun sukceso ĝis la Esperanto-ekzameno... (2005) - lernolibro kaj instru-kompleto, ISBN 963 216 749 X
2014-ben a Lingvo-Studio 30 éves jubileuma alkalmából megjelenő nemzetközi cikkek, interjúk:
"Venko kaj velko en HU", (2021) - resuma studo pri la spertoj de la amasa instruado de Esperanto en Hungario inter 2000-2020

Hobioj
merkatiko, interreto, geokaŝado, radioamatorado.

Miaj ŝatataj libroj:
Referenciák:
Who is who – Kiu estas kiu en Hungario,
Britishpedia – Sukcesaj personoj de Hungario - 2021
Kiu estas kiu en la instruado
Arcképcsarnok - adresaro de E-instruistoj
Esperanta vikipedio